Soneto pri almoza peto
sonetoj estas miaj preĝoj 
kaj de enhavoj sendepende 
ĉio dia agas etende 
antaŭ false kreitaj leĝoj 

mi prenas la bonajn dezirojn 
kaj redonas nepre la samajn 
blasfemigante sortojn dramajn 
aŭdas mi de aliaj mirojn 

iu konsilis skribi peton 
al "Pro Helvetia" certe vane 
mi eniras almozan reton 

mia presilo ne funkcias 
insultas mi preskaŭ soprane 
kaj ĉeokaze emocias 

Zuriko, la 29an de decembro 2000