pro troskribado mi malfortas kiel antaŭe mi raportas ke ĉe l' jarcentfino mi mortas l' sekreton ĉielen transportas en de Lubitsch filmo simile li ne sendis min al infero sed al ĉiela atmosfero ĉar nur tie estas trankvile "vi tre pekis" diris diablo "pro tio atendas vin puno iru al ĉieloportuno" mi trans kosmaj spacoj en fablo rigardas oldan pekan Teron malpurigantan atmosferon