Soneto kun la leŭtenanto
la leŭtenanto Februaro 
povus nun esti generalo 
mi ne timis pro kriminalo 
kun malnovurba loĝantaro 

mi serĉis tiam subtenantojn 
sed mi nur putorojn renkontis 
post jaroj ili certe hontis 
mi vidis bravajn batalantojn 

nun ili estas meritantoj 
de ago kontraŭ komunismo 
demandu iamajn povantojn 

ĉu ili rekonas buroojn 
nun kaverna kapitalismo 
decidas kaj kronas heroojn
Zuriko, la 1an de februaro 2000