Soneto post hospitalizo
mi venis al la hospitalo 
kiel bonfartanta junulo 
forlasas ĝin kiel aĝulo 
pli bone ol kun krona ŝalo 

mi nepre ion devas ŝanĝi 
ne plu mi povas sin dividi 
kaj plejparte en hejmo sidi 
nur duonajn porciojn manĝi 

trinki teon - ne ruĝan vinon 
kaj post la deksepa jam fasti 
prenante frue vitaminon 

eble taŭgos tiu soneto 
por tiuj kiuj volas hasti 
nun al knajpo kun graskotleto
Zuriko, la 10an de februaro 2000