Soneto pri loko sur tero
mia verkado en Zuriko 
ekestis pro mia Barbara 
kiu kiel la muzo kara 
inspiras min per ĝusta psiko 

estas bele ankaŭ komforte 
eĉ se loko estas malgranda 
tamen per situo tre franda 
ĉarmo disvastiĝas laŭvorte 

tiu loko nun estas mia 
sed por ŝi kaj mi je dueto 
la plej ĝuste ĝi estas nia 

restis du sudaj ĉambroj belaj 
kun vara subtegmetejeto 
vidindaĵoj estas fabelaj
Zuriko, la 14an de februaro 2000