Soneto pri malmecenatoj
kredo tre ofte malsukcesas 
subskribis mi iun petilon 
kaj perdis mi same trankvilon 
mi hontas dum ili agresas 

por tiel nomataj "sponsoroj" 
mia sprito jam fermiĝis 
kaj niaj kontaktoj frostiĝis 
ne por mi ĉi tiuj agoroj 

respondis sekretariinoj 
ne pri la temoj de petiloj 
sed pri diversaj ludkombinoj 

tamen mi lernis iomete 
ke ne ĉiam gravas utiloj 
se ĥoĥoloj aktivas prete
Zuriko, la 19an de februaro 2000