du oble sep ekestas dek kvar tiom da kiom en soneto okazos tio... en pamfleto ni obliĝas - mezuriĝas mar' duo estas grava evento partoj okazas kontraŭstaraj ekzemple dolĉaj kaj amaraj tragedio kaj ĝoja sento tiuj kontraŭpartoj strangiĝas kiel duoblvizaĝaj homoj pozitive kaj negative pro tio ni agu aktive realece ne kun fantomoj novaj dilogioj naskiĝas