Soneto pri la dudek naŭa
tiun tagon mi ĉiujare
fiksis en mia kalendaro 
almenaŭ tiu kontraŭstaro 
ne povas nun gusti amare 

krom tio okazas abstrakto 
skribi por tago nur kvarjara 
Romano Nikodemo Mara 
nomtage festas en ekstrakto 

"vi detruas naciajn mitojn"
riproĉas miajn samlandanojn 
laŭdante iliajn elitojn 

en tiu senco ili pravas 
kontraŭante tiujn profanojn 
kiuj en eksterlando bavas
Zuriko, la 29an de februaro 2000