Soneto post operacio
ĉu ne la kaŭzo por koler'?
kuracisto Klotz malsaniĝis 
lastminute ĉio ŝanĝiĝis 
kaj tranĉis min doktoro Bimmler 

frumatene jam je la sepa 
animkaptisto min dormigis 
post multaj horoj min vekigis 
okazis agado recepa 

meze de la operacio 
mi malatende ekternegis 
kaj disŝiriĝis en mi ĉio 

duontage oni min kudris 
eĉ ses botelojn mi trenegis 
poste mallerte mi mem ŝudris
Zuriko, la 3an de februaro 2000