Soneto pri hospitalsperto
universitethospitalo 
flegistinoj estas zorgemaj 
kordonantaj kaj laboremaj 
ili ne pripensas pri balo 

kuracistojn oni ne vidas 
pri ili mi tute ne scias 
ili certe operacias 
prestiĝo por ili validas 

de iliaj manoj dependas 
ĉu homo travivos malsanon 
neniu ĝis nun sanon vendas 

ĝis sia morto ĉiu homo 
trinkas vinon kaj manĝas panon 
kaj poste ekestas fantomo
Zuriko, la 4an de februaro 2000