Soneto pri malsanforlaso
mi atendas al la okazo 
por mi estas resurekcio 
forlaso estas atrakcio 
oni diru ĝoja ekstazo 

flegistinojn kaj kuracistojn 
mi lasas miajn grandajn dankojn 
mi sentas sane miajn brankojn 
forĵetante ĉiujn insistojn 

oni fortranĉis kvin botelojn 
ankoraŭ unu malpleniĝas 
imitante violonĉelojn 

"neniam vi rajtas reveni" 
tiu deziro disvastiĝas 
malsano ne povas min ĝeni
Zuriko, la 7an de februaro 2000