Soneto por ferikomenco
Barbara nuligis biletojn 
ni ferios en la loĝejo 
kiu estas nia reĝejo 
ŝi ŝatas kronajn epitetojn 

Zuriko preskaŭ malpleniĝas 
tiuj kiuj restas silentas 
traman bruon mi ne komentas 
pejzaĝo tamen ĥoĥoliĝas 

pajla volo pajla fervoro 
pajla emo pajla humoro 
pajla scio pajla memoro 

mi iam lernantojn premiis 
per ĥoĥoletoj kaj menciis 
printempon - ili emociis
Zuriko, la 8an de februaro 2000