Soneto kun posta humilo
kardinaloj tion pritraktis 
ke oni devas pardonpeti 
tiu humilo povas treti 
sur tempo kiu jam baraktis 

"pli bone malfrue ol nee" 
tiuj kiujn tuŝis malbono 
jam mortis - ekestis malkono 
kiu dislarĝiĝas obee 

reflekso alvenas post jaroj 
kaj tiam pardonpeto vanas 
ĝuste antaŭ sanktaj altaroj 

en la klostro Muri ni preĝas 
per silento kiu komprenas 
entreprenon kiu sieĝas
Muri, la 12an de marto 2000