Soneto sen alarmbezono
veturante al la studio 
aŭtoalarmegon mi aŭdis 
pasantoj tion ne aplaŭdis 
aŭto devenis de Polio 

mi memoras - en Varsovio 
sur ĉiuj stratoj alarmegoj 
zumis laŭ volo de strategoj 
dum burĝanoj preĝis al Dio 

nur kelkaj batis sian frunton 
kaj kompreneble sen rezulto 
oni aŭdis pro tio grunton 

obtuza indiferenteco 
por ke ne parolu pri stulto 
eble tio estas spriteco
Zuriko, la 17an de marto 2000