Soneto pri malfort-transformo
kunfrataro jam ĥoĥoliĝis 
parolas nun lingvon ĥoĥolan 
bedaŭrinde ke ne plu polan 
la afero malagrabliĝis 

simile skribas ĵurnalistoj 
ilia lingvo min timigas 
krom tio veron perfidigas 
duoble vizaĝaj statistoj 

eble mi aspektas alie 
elfremdiĝita de kutimo 
kritikanta ĉion kaj ĉie 

mi perdiĝis en perfekteco 
eĉ se mi ĉe perfekteclimo 
ne estis nek ĉe ĝia speco
Zuriko, la 2an de marto 2000