Soneto de maro al maro
mortis tiuj de Samosierra 
kaj tiuj de Santo Domingo 
randanoj dronis en pudingo 
afero fariĝis kolera 

bedaŭrinde malgusto restas 
historion kovras silento 
sen iu ajn kroma komento 
konscio heroojn molestas 

Pollando de maro al maro 
pli bone de honto al honto 
revenas eĉ nun per koŝmaro 

konstanta ligo kun vampiroj 
gvidas al venenita fonto 
tial vanaj estas sopiroj
Zuriko, la 22an de marto 2000