Soneto kvarmane kritika
iu skribis biografion 
por kvar manoj jam en titolo 
ekestis turmenta petolo 
rigardante ortografion 

enhavo estas diletanta 
li skribas pri polaj poetoj 
en form' de sengustaj pamfletoj 
kaj li mem restas kombatanta 

tiel aspektas la grandecoj 
pri kiuj oni aŭdas bruon 
ekzemploj pri la ridindecoj 

libron eldonis tiu skolo 
kiu iam faris statuon 
por tute kontraŭa idolo
Zuriko, la 24an de marto 2000