Soneto malprofitfoira
kion esperas eldonisto 
montrante en stando libraron? 
li plenigadas sopiraron 
pri riĉega librotenisto  

en ĉiuj lokoj de la mondo 
okazadas librofoiroj 
kaj ĉiam kun la samaj miroj 
ĉar malgrandiĝas legantrondo 

librovendejoj nun bankrotas 
se ne vendas bagatelaĵojn 
aŭ se ne sprite aĝiotas 

serioza literaturo 
(kiu aĉetas aldonaĵojn?) 
ekzistas nur kiel abĵuro
Zuriko, la 26an de marto 2000