Soneto pri menso talpeta
devas esti menso de... kreta 
ĉar "kret" en l' pola estas talpo 
nun vortludo flugas al alpo 
sed problemo restas talpeta 

prezidentoj ja ne poetoj 
sed ili estas dramverkistoj 
politikaj ekvilibristoj 
mense ili estas talpetoj 

iam imperiestra kapo 
ankaŭ talpetis kun enhavo 
kaj terura estis satrapo 

nun en temp' de demokratio 
ĉe prezidentoj kuŝas pravo 
je helpo de burokratio
Zuriko, la 29an de marto 2000