Soneto pri reva posteno
revojn ĥoĥolo ofte ŝanĝas 
iam per vodko verŝis pajlon 
nun viskio tentas kanajlon 
li sen alkoholo ne manĝas 

iam estis simplaj kutimoj 
oni ne bezonis kalikojn 
sed poto ĝoigis amikojn 
kun tre ordinaraj esprimoj 

nun oni devas delikate 
bondeziri "je via sano" 
kun ĉampano aristokrate 

ĥoĥolo je supra posteno 
svingas vigle per rekta mano 
kaj revas pri nova ordeno
Zuriko, la 31an de marto 2000