Soneto pri ĥoĥolbruligo
Böögg estas zurika ĥoĥolo 
vira nomo - vintra simbolo 
Marzanna - virino por polo 
okupiĝas pri l' sama rolo 

la kutimoj estas similaj
dum Böögg estas forbruligita 
Marzanna estas dronigita 
en pacaj sencoj malhumilaj 

do ne bruligu kaj dronigu 
sed eble ambaŭ edzinigu 
por ekestu nupto ĥoĥola 

la afero estas petola 
ĉar pajlo bruliĝas kaj dronas 
plastikpupo fajre ĵargonas
Zuriko, la 10an de aprilo 2000