Soneto pri ceteraj duboj
inter tiuj du prezidentoj 
Putin kaj Miloŝeviĉ neta 
diferenco estas tre eta 
mezurita per du procentoj 

sen klaĉoj oni povas vidi 
ke Putin manĝas kun reĝino 
kaj Miloŝeviĉ en kulmino 
de bombardado devas sidi 

ne demandu nun pri justeco 
kiu ne estas kaj ne estis 
ankaŭ ne estos laŭ maldeco 

kiom da ĉeĉenoj forpasis 
ĉar putinoj ilin molestis 
soldatbando homojn eĉ ĉasis
Zuriko, la 11an de aprilo 2000