Soneto kanta kun Ĉajkovski
mi sendis al Witold Czajkowski 
surbendigitan kanzoneton 
alie hejman produkteton 
kaj li tuj ĝin volis agnoski 

forigis komputile zumojn 
aldonis novan akompanon 
profundigis tonan arkanon 
kaj volis eldoni albumojn 

oni min nomis jam "kantisto"
kaj mi de kantado foriris 
ĉar mi estas aventuristo 

mi ne agadis kontraŭŝlagre   
tamen mi ŝlagrojn ne admiris 
ŝlagristoj influis min flagre
Zuriko, la 14an de aprilo 2000