Soneto kun telefonbudo
li staris ĉe telefonbudo 
"ĉu vi volas budon eniri?" 
demande komencis li miri 
koaguliĝis pro aludo 

tuj poste li moviĝis brake 
"por mi nun neniu atendas"
do tiam mi informon sendas 
mia voĉo disiĝis krake 

revenis mi al la motivo 
kaj mi donis al li konsilon 
por li supriĝu sur deklivo 

ĉu li ankoraŭ tie staras? 
eble trovis sian sibilon 
aŭ daŭre solece amaras
Zuriko, la 16an de aprilo 2000