Soneto jam pri maja temo
la aktivistino rezignis 
de bono de demokratio 
ne volis esti en partio 
kaj per eta malsano dignis 

cinismo nin povas defendi 
sufiĉas nur sarkasma rido 
kaj sukcesa estas insido 
kiun ne ĉiu povas mendi 

unu volas socialismon 
kaj alia kapitalismon 
mi preferas aventurismon 

aktivistoj dronas en mitoj 
de kiuj venas deficitoj... 
"...pro ŝuldo de kosmopolitoj"
Zuriko, la 27an de aprilo 2000