Soneto kun sanoespero
internacia sanotago 
mi festis en la hospitalo 
revenante tra vasta valo 
mi sanesperis sen imago 

kuracistoj sincere volis 
por ke mi nepre estu sana 
sed sano estas tro spontana 
ĝi tre ofte ĝis nun petolis 

post unu monato mi iros 
denove al la kuracisto 
kiu certe pri io miros 

inter sano kaj volonteco 
troviĝas mi aventuristo 
kaj mi aŭdas pri malsaneco
Zuriko, la 7an de aprilo 2000