Soneto naturdiafana
arbaro miksas printempvarmon 
kun la krizopraza verdaĵo 
sed klara estas vidindaĵo 
Rejno disŝprucas etan larmon 

kastoroj denteltranĉis arbojn 
kaj poste ien translokiĝis 
arboj kuŝas - iam grimpiĝis 
ŝeloj havas grizbrunajn farbojn 

korvo krias pro la evento 
vidas en akvo mortan fiŝon 
merlo koncertas laŭ talento 

en "ŝtubo" trutoj de membredo 
kaj vino faras svisan kliŝon 
per ekologia rimedo
Eglisau - Rüdlingen, la 8an de aprilo 2000