Soneto pri la akcidento
en Sensenstein dum novjarbalo 
unu holanda eldonisto 
fariĝis piroteknikisto 
pafis en densa intervalo 

mi rigardis lin kun kompato 
kaj nun post trapasitaj jaroj 
venis al Enschede koŝmaroj 
pro piroteknikaj disbatoj 

en homoj volo de detruo 
troviĝas kaj kiam eksplodas 
raketoj tiam venas ĝuo 

detruiĝis l' tuta fabriko 
mortis homoj - ŝtato klopodas 
pri la senkulpiga rubriko 
Zuriko, la 17an de majo 2000