Soneto kun jarproporcioj
kiel aliaj mi deziras 
la saman bonon eĉ pli multe 
por Sankta Patro tre aŭskulte 
je lia sano mi sopiras 

por Witold Czajkowski - amiko 
li ankaŭ samtage naskiĝis 
kaj muzike profesiiĝis 
mi trinkas je lia efiko 

etoso estas familia 
por l' unua blua ĉielo 
je l' dua vivo idilia 

okdek jaroj - kvardek kvar jaroj 
proporcie oka dubelo 
sankta kaj peka - kontraŭstaroj 
Zuriko, la 18an de majo 2000