Soneto pri urbliberigo
oni priskribas pri armeo 
sed ne pri ĝusta en la loko 
tio povas gvidi al ŝoko 
aŭ almenaŭ al malobeo 

kiu liberigis la urbon 
kaj kiun nomon havas strato 
laŭ internacia traktato 
oni neas tiun perturbon 

jen ebsurdoj en malgrandecoj 
de troiga patriotismo 
kun miskomprenaj naivecoj 

per paletro de malpurecoj 
kaj danĝera primitivismo 
oni faras bildajn deprecojn 
Zuriko, la 20an de majo 2000