Soneto kun cindro en akvo
historio estas severa 
mi naskiĝis en Podolio 
sed en Podolia Svisio 
nun mi vivas en lando vera 

supoze neniu suspektas 
ke mi agas patriotisme 
alidire - jes! - naciisme 
neniu pri tio konjektas 

eĉ se mi ĉiam restas polo 
al mi gluas neniu -ismo 
laŭ mia tute propra volo 

mian cindron al akvo ĵetu 
kaj finiĝos aventurismo 
nur tiun -ismon interpretu 
Zuriko, la 3an de majo 2000