Soneto kontraŭ nikotino
vi povas nomi min rasisto 
ĉar mi fumantojn diskriminas 
de bona vivo eliminas 
kaj forkuras de fuma pisto 

fumanto estas fatalisto 
kun kompleksoj tamen sen gusto 
verŝajne kun psika malĝusto 
pri mankoj estas granda listo 

neniu min povas persvadi 
ke fumantoj vinajn kvalitojn 
povas prijuĝi ne degradi 

cigaredon prenas kaj sakras 
banalaĵoj fariĝas mitoj 
ne diras sed ronkume gakras 
Zuriko, la 31an de majo 2000