Soneto kun tosto por frato
mia frato sesdekjariĝis 
ne multe ankaŭ ne malmulte 
tie aŭ alie rezulte 
li en Gościno nun kaŝiĝis 

kelkfoje sentis mizerecon 
venis tempoj ke estis riĉa 
kaj nun mia frazo dediĉa 
"mi vin deziras prudentecon!"

li estas nobelaroestro 
mi volas esti kamparano 
por li ludas popolorkestro 

eble li estos iam reĝo 
brilas botelo de ĉampano 
disiĝas sonorila preĝo 
Zuriko, la 9an de majo 2000