Soneto dum Ĉieleniro
timigas min iamaj vundoj 
de religiaj asekuroj 
post jaroj de teraventuroj 
ankaŭ postmorte restos fundoj 

homoj tuj komencos pripensi 
kiel aspektis lia kredo 
ĉu eble estis nur obsedo 
aŭ li laŭ dubo volis censi 

kial li tiun klaran veron 
ke komence estis la vorto 
ne prenis formante esperon 

li ŝatis arton diafanan 
alĝustigante ĝin al sorto 
ludante la rolon avanan 
Bastiono de Silento, la 1an de junio 2000