Soneto apud bohemio
ĉiu sian vivon komponas 
laŭ propra inteligenteco 
en dekadenta vaporeco 
aŭ laŭ flora belo imponas 

bohemio ĉiam grupiĝas 
ĉirkaŭ ŝerculoj sen merito 
sed kun kreoforto de mito 
kiuj rapide sursokliĝas 

ĵurnalisto en la gazeto 
skribis pri manko de bohemo 
sed ne serĉis ĝin la esteto 

Franz Fischer - li skribis nenion 
sed je literatura temo 
oni scias pri li eĉ ĉion 
Bastiono de Silento, la 23an de junio 2000