Soneto pri tre grava dato
malgraŭ tre danĝera sistemo 
poloj eĉ se iom frustriĝis 
tamen kaŝforte unuiĝis 
kaj ŝanĝis ĉion sen problemo 

nun oni diskutas pri muro 
kaj pri asekuraj agentoj 
sed ne pri poliaj eventoj 
kiam detruiĝis teruro 

tiu dato eĉ historia 
enhavas pasintecan honton 
zorgon por plenigi bankkonton 

"Solidareco" iam kria 
nun zorgas pri kapitalismo 
ankaŭ pri nacionalismo 
Zuriko, la 4an de junio 2000