Soneto pri ĝusta konkludo
kun siaj baptopatroj lide 
en mafia alternativo 
sendepende de la motivo 
kruduloj aspektas perfide 

se iu diboĉon akceptas 
kaj oferas por li profiton 
tiu devas havi heziton 
ĉu propran ruinon perceptas 

per eliminado de prudo 
kun la montra fingro sen movo 
devas tuj alveni konkludo 

ne provu subiĝi ĉantaĝon 
kontraŭagu kun ĉiu povo 
trovu utilan avantaĝon 


Zuriko, la 7an de junio 2000