Soneto pri daŭra malmulto
li apartenis al elito 
kaj al nobela familio 
sed ne vivis en idilio 
senĉese diris pri medito 

li havis problemojn je cito
anstataŭ "mo" li prononcis "po"
inter "e" kaj "do" li diris "ro" 
kaj tiel ekestis "perdito" 

volis ĉiam esti unua 
eĉ perversume je kadavro 
efekto fariĝis enua 

tamen nek  ŝanĝoj de literoj 
nek aristokrata palavro 
ne prenis lin al supraj sferoj 
Zuriko, la 14an de julio 2000