Soneto pri ombraj bataloj
fenestra faco dividiĝas 
maldekstre supre ridas luno 
meze nuboj en form' de runo 
dekstre ombregoj disvastiĝas 

batalo nin maltrankviligas 
malsupre makula arbaro 
ligiĝas kun monta neĝaro 
noktan pejzaĝon utiligas 

kamena fajro estingiĝas 
kradrostilo jam sen rostaĵoj 
nur lasta karbeto ardiĝas 

avo en fotelo ekdormos 
pro flustro de akvofalaĵoj 
tiu realo sonĝojn formos 
Dürramatta, la 17an de julio 2000