Soneto por ripari aŭton
kiu devas aŭton ripari 
tiu en Choszczówka kvartalo 
strato Jabłoni unu - malo 
en kostoj - oni povas ŝpari 

mi mem povus tien veturi 
sed mi estas homo senaŭta
aŭto estas por mi tro laŭta 
mankas loko por ĝin kulturi 

mi loĝas en malnova urbo 
kie estas malpermesata 
aŭtado - polica perturbo 

mi luas kiam mi bezonas 
ĉar ekskurso estas ŝatata 
en landoj kiujn mi ne konas 
Bastiono de Silento, la 2an de julio 2000