matene ni tra tuta valo vagadis laŭ vojo zigzage reveno okazis image kompare kun fortorealo poste ni rastis montan fojnon rostis terpomojn kaj viandon donis fundamentan demandon en kiun rokon bati kojnon? tamen nenio speciala okazis krom peza laboro kun efekto eventuala ni ne bezonas grandajn kazojn kun bongustaĵoj kaj humoro ni trovas spiritajn oazojn