Soneto pri sektoevito
mi iam tuŝis feliĉecon 
ĉar mi naskiĝis kiel polo 
nun temas pri morala rolo 
kiel ŝanĝi la mentalecon 

same plusoj same minusoj 
mirakla lingvo sed kun grinco 
en tro eksponata provinco 
ne foriras de "polonusoj" 

mi ne povus skribi germane 
mi provis tamen mi ne volas 
ĉar efekto aspektus vane 

mi flegas lingvistan aspekton 
esperante mi ofte solas 
ĉar mi volas eviti sekton 
Bastiono de Silento, la 3an de julio 2000