Soneto pri Pürt-matenmanĝo
dum kamparana matenmanĝo 
pano venas rekte de forno 
eĉ kun grenventaĵo kaj dorno 
laŭ ekologia aranĝo 

ĉe kaso juna sorĉistino 
pro tio vico estas granda 
dek kvin frankojn prezo marĉanda 
por manĝaĵoj tamen sen vino 

sufiĉas po unu peceto 
de ĉiuj bongustaj menuoj  
tuj pligrandiĝas silueto 

de Belorusio infanoj 
interesiĝas pri fonduoj 
kaj fascinon montras per manoj 
Pürt, la 30an de julio 2000