Soneto pri drakonripozo
ĉielo pleniĝis plezure 
sur valo balonoj navigas 
blua vetero nin instigas 
al Andeer iom aventure 

post bano promeno aĉetoj 
al Juf supren per aŭtobuso 
survoje venis kumuluso 
ni jam forgesis pri kotletoj 

sufiĉas ŝinko kaj salamo 
spagetoj kun saŭco tomata 
kaj poste nia Dürramatta 

reveno estis perpieda 
ripozo drakona sed teda 
varmigis nin kamena flamo
Dürramatta, la 31an de julio 2000