Soneto kun multpersoneco
oni ne povas esti same 
herezisto kaj katoliko 
koleriko kaj flegmatiko 
esti ĝoja kaj farti drame 

kaj mi devas esti samtempe 
sobrulo kaj alkoholulo 
aplaŭdanto kaj kontraŭulo 
same vintre kiel printempe 

ĉar mia "mi" ne estas mia 
mi ludas intence aliajn 
en mi kuŝas eĉ eco via 

mi pri enhavo respondecas 
montrante spektaklojn babilajn 
en kiuj ja ne ĉio decas 
Zuriko, la 24an de aŭgusto 2000