Soneto pri TeatrSpektaklo
unu finis "dostojevskismon" 
alia en Teatr' Malnova 
per Vernihor-aŭguro kova 
volas krei novheroismon 
 
por ĉiuj teatraj spektakloj 
de Zürcher Theater Spektakel 
artistojn tiris supren takel' 
pro tio ekestis obstakloj 

feliĉe en multaj knajpetoj 
oni trovas liberajn lokojn 
ventas odoro de kotletoj 

lastatempe caro sanktiĝis 
pro tio mi disdonas mokojn 
ĉar spektaklo ortodoksiĝis 

Zuriko, la 25an de aŭgusto 2000