Soneto pri Wojciech Żukrowski
mortis verkisto "kontraŭversa" 
tiel lin nomis pasintece  
legantoj - li skribis multspece 
je kona stilo  universa 

liajn librojn poloj bruligis 
pro al "Solidarność" ofendo 
kaj nuliĝis de libroj vendo 
oni lin mokis kaj timigis 

li tion travivis fiere 
bedaŭris sed ne humiliĝis 
agadis alimaniere 

li skribis librojn kiel ĉiam 
kaj eldonistoj konsciiĝis 
poloj lin forgesos neniam 
Bastiono de Silento, la 28an de aŭgusto 2000