Soneto kun elstara listo
profesoro Ĥoĥolo diras 
pri pintoj de literaturo 
alivorte makulaturo 
je kontraŭaj frazoj li miras 

ĉiam venas la samaj nomoj 
kelkaj famaj romantikuloj 
por nuntempa penso kiĉuloj 
kaj kelkaj patriotfantomoj 

fakuloj kompreneble ridas 
sed ĝentilece ne oponas 
kaj tiu sinteno validas 

verkistoj ne decas ja moki 
eĉ se ili problemon konas 
mi kuraĝas pri tio voki 
Zuriko, la 26an de septembro 2000