Soneto kun sapa memoro
se venas Rozalia-tago 
mi pense estas kun patrino 
kiu estis sankta virino 
pli sankta ol mia imago 

kiel infano mi febliĝis 
ruĝeco de sango min kovris 
ŝi al Hela Monto manovris 
kaj mi per miraklo saniĝis 

mi nun scias ke mia kredo 
kreis en mia psiko forton 
kiu fariĝis sanrimedo 

sed ŝi preĝis je mia sano 
donante min kvietkomforton 
bedaŭre ekestis rikano 
Zuriko, la 4an de septembro 2000