Soneto klozetpatriota
emigracio estas fato 
sendepende de startmotivoj 
escepte de artistderivoj 
ne taŭgas por granda formato 

emigraciaj patriotoj 
devas tuj reveni al lando 
kaj tie sub nacikomando 
ekzisti en daŭraj komplotoj 

en tiu fremdlanda kabano 
oni devas klare deklari 
ke oni elmigris por pano 

ne estas temo por sonetoj 
tamen mi emas ĝin kompari 
kun la purigitaj klozetoj 
Zuriko, la 8an de septembro 2000